Jordi PUJOL i Soley (prononco [ˈʒɔɾði puˈʒɔl i suˈlɛj], naskiĝinta en Barcelono, 9-an de junio 1930) estas hispana politikisto, de kataluna sendependisma orientiĝo, kiu historie estis kataluna naciisto. Dum 23 jaroj li estis prezidento de la Generalitato de Katalunio. Li estas edzo ekde 1956 de Marta Ferrusola i Lladós, havas sep filojn, unu el ili la politikisto Oriol Pujol i Ferrusola. La 25-an de julio 2014, Jordi Pujol agnoskis per komunikaĵo sendata al pluraj amaskomunikiloj ke li kaŝis dum 34 jaroj «monon situinta en la eksterlando». Laŭ kelkaj fontoj, la kvanto povus atingi 4 mil milionojn da eŭroj situantaj en la najbara Andoro, kaj en pliaj ŝtatoj de Eŭropo kaj Ameriko.